Ĉi tiu semajnofino, mi kaj mia amatino estis en Strasburgo (Francio), pro la datreveno de du amikoj.

Je la dimanĉa posttagmezo, ni vizitis la Eŭropan Parlamentejon pro la malfermataj pordoj. Estis tre interesa vizitado, aparte aliaj ejoj, oni povis vidi la duonciklon. Multaj budoj videblas : la diversaj partitoj, budoj de landoj kiu faris reklamon pri la beleco de iliaj pejzaĝoj, ktp. La plimulto de la informaĵoj, depende de la temo de la budo, estis en la franca, la germana, aŭ la angla...

Mirinde, mi ja povis paroli esperante ĉe unu el la budoj, ĉar Esperanto estis videbla ĉe budeto kun samideanoj, kiuj informis la vizitantojn pri nia lingvo. Mi ĝojis vidi esperanto tie, ĉar kiel mi aŭdis ĉe la enirejo de la parlamentejo, pli ol 2000 vizitantoj estis en ĝin, kiam ni eniris je la 15-a horo.

Por mi, estas eble la unua foje ke mi povis paroli realvive (ne rete) kun esperantistoj kiuj ne parolas kaj ne komprenas la francan lingvon (fakte mi neniam vojaĝis ektere la francion depost mi eklernas la lingvon). Mi parolis kun germana virino, kaj verŝajne, mi estis la unua esperanta parolanto ke ili renkontis tiun tagon. Sed la parlamentejo estis malfermata ankoraŭ hodiaŭ, do ili espereble renkontis aliajn !