Mi nun loĝas en Thionville (Francio), meza urbo inter Metz kaj Luksemburgo. Mi naskiĝis en 1981.
Mi eklernis Esperanton je la februaro 2004. Mi legis en la aŭtobuso la kurson DLEK (DekLeciona Kurso), dum mi veturis al la laborejo. Mi miris pri lingvo lernebla tiel rapida ! Mi interesiĝis pri ĉi tiu lingvo, ĉar kiel Linuksito, mi vidas rilaton inter la idealo de Esperanto kaj tiu de Libera Programaro. Poste 6 montoj de sola lernado, mi ekpartoprenis al la esperanta kurso en Quetigny, apud Dijon.
Ja, mi lernis la germanan lingvon dum 7 jaroj, sed nun mi preskaŭ ne povas paroli ĝin. Lerni la anglan lingvon necesis por min ĉirkaŭ 10 jaroj, sed hodiaŭ, mi ne povas paroli ĝin senerare. Kiel sciencisto, mi malŝatas esceptojn kaj lerni iojn ajn sen logiko, kiel vortlisto de anglaj aŭ germanaj verboj. Estas kalvario por mi !
Hodiaŭ, mi certe multe eraras en esperanto, kiam mi skribas aŭ parolas la esperantan lingvon, erarante kun akuzativo aŭ io ajn. Multa da vortoj mankas al mia propra terminaro, kaj mi skribas certe pli facila la angla ol esperanto. Sed iom post iom, mia terminaro kreskas.
Se vi deziras paroli kun mi, aŭ kun aliaj esperantistoj, vi povas eniri la jabber-an babilejon "esperanto" en la servilo conference.jabber.org. Vi povas eniri tie per via Jabber-a kliento, aŭ per http://www.startu.net/babilejo.